11a Venezuela Esperanto-Renkontigho, Merido 2016Gheneralaj informoj pri Venezuelo kaj Merido
Situo Venezuelo situas norde de Sudameriko, ghia kontinenta areo ampleksas 916.445 km². Ghi limas 3 landojn: Kolombio, Brazilo kaj Gujano. Merido situas en la sudokcidenta parto de la lando, je la fino de la Anda Kordilero inter la plej altaj montoj de la lando. La plej alta monto estas La Bolivara Montopinto (4890 metroj), videblas el la urbo kaj estas kovrita de negho la tutan jaron. Loghantaro Venezuelo havas proksimume 27 227 930 loghantojn. Chirkau 12% el ili, vivas en la chefurbo. Merido havas chirkau 330 287 loghantoj. Vetero kaj klimato En Augusto la temperaturo en Merido povas varii inter 22° C kaj 31° C, kaj foje pluvas. Lingvoj La hispana estas la oficiala lingvo en la tuta lando, en Merido eblas trovi anglaparolantojn en hoteloj kaj la flughaveno. Mono La oficiala mono estas Bolivaroj (Bs). Cirkulas monbiletoj de 2, 5, 10, 20, 50 kaj 100 Bolivaroj (ekzistas moneroj sed preskau ne estas uzataj). Monshangho ne estas facila afero, pro tio la organizantoj de la kongreso zorgos pri monshangho direkte kun la kongresanoj, sed ghenerale chie estas akceptataj Euro kaj Dolaro. Ne chie estas akceptitaj kreditkartoj. En Venezuelo Dolaroj kaj Euro tre alte valoras, pro tio vi povas shpari sufichan monon. Loka tempo UTC - 4:30 horoj. Trinkakvo La kranakvo povas esti trinkebla sed pli bone estas acheti ghin. Sen danghero Merido estas unu el la plej sekuraj urboj de la lando kaj la organizantoj zorgas por la sekureco. |
|
Provizora Programo
|
|
Ekskursoj:
Merida paramo kaj lageto Mucubají
Proksime de la urbo trovighas la meridaj paramoj, la fino de la anda kordilero, kun alteco de 3.500 metroj sur la mara nivelo. En la vojagho ni vizitos kelkajn mirindajhojn:
- Kastelo de Mukuchies. - Shtona preghejo - Parko "loca luz caraballo" - Astronomia observatorio - Lageto de Mucubaji |
|
Merida Telfero (Mukumbarí), la plej alta de la mondo
La merida telfero estas las plej alta kaj dum multaj jaroj ankau estis la plej longa de la mondo, ghi estis tutkonstruita en Marto 1960. Estis rekonstruita en 2008, kaj estos reinaugurita en Julio 2016.
- Rapideco: 5 metroj dum sekundo. - Distanco: 12,5 kilometroj. - Stacioj: 4. - Alteco de la lasta stacio: 4.765 metroj. - Kajuta spaco: 60 personoj. |
|
Manghajhoj:
1. Pabellón Criollo: rizo, bova viando, platanoj kaj fazeoloj.
2. Empanadas: tritika pasto fritita, farchita da fromagho, shinko, kokido au bova viando. 3. Arepas: maiza pasto rostita, farchita da fromagho, shinko, ovoj, tinuso, kokido au bova viando. 4. Cachapa: maiza pasto, farchita da fromagho kaj butero. |
Dolchajhoj:
Kiel atingi meridon:
La internacia flughaveno de Venezuelo estas en la urbo Maiquetía (Majketio), proksime de la chefurbo, oni povas preni aviadilon ghis El Vigía (El Vihia), la flugo dauras unu horo. De El Vihia ghis merido, oni povas preni taksion, la veturado dauras malpli ol 2 horoj. Ankau eblas iri de Majketio ghis Merido per taksio au buse, la veturado dauras pli malpli 10 horoj.
Vizoj:
Verdaj estas la landoj kiuj ne bezonas vizon por eneri al Venezuelo.
Proksimumaj kostoj:
- Matenmangho/noktmangho: ekde 0,5 dolaro.
- Tagmangho: ekde 1 dolaro.
- Tago en hotelo: ekde 8 dolaroj.
- Taksio tra la urbo: 1 dolaro.
- Vojagho de Majketio ghis El Vihia aviadile, proksimume: 70 dolaroj.
- Vojagho de Majketio ghis Merido proksimume: 80 dolaroj (Taksio).
- Vojagho de El Vihia ghis Merido per taksio: proksimume 10 dolaroj.
- Kotizo por partopreni la kongreson proksimume: 30 dolaroj, pageblaj pere de UEA au dum la malfermo.
- Tagmangho: ekde 1 dolaro.
- Tago en hotelo: ekde 8 dolaroj.
- Taksio tra la urbo: 1 dolaro.
- Vojagho de Majketio ghis El Vihia aviadile, proksimume: 70 dolaroj.
- Vojagho de Majketio ghis Merido proksimume: 80 dolaroj (Taksio).
- Vojagho de El Vihia ghis Merido per taksio: proksimume 10 dolaroj.
- Kotizo por partopreni la kongreson proksimume: 30 dolaroj, pageblaj pere de UEA au dum la malfermo.